Skip to Content

Kio kaj kial?

 

En novembro 2009 asocioj pri industria heredaĵo el pluraj eŭropaj landoj kunvenis en Calais (Francio) por diskuti pri translimaj kunlaboro kaj ideo-interŝanĝo. La propono por lanĉi la ideon de European Industrial and Technical Heritage Year (Eŭropa Jaro de Industria kaj Teknika Heredaĵo) ricevis grandan subtenon.
Dum la postaj kunvenoj la ideo estis pli ellaborita.
Estis lanĉita kampanjo kiu alvokas heredaĵajn kaj (lokajn) historiajn asociojn en ĉiuj eŭropaj landoj por subteni la iniciaton.
Kiel unua paŝo, en 2012 teksto estis verkita por arigi laŭeble multajn landajn, regionajn, lokajn kaj laŭtemajn asociojn ĉirkaŭ komuna memorando.

Ĉiuj asocioj ricevis la peton aprobigi la memorandon de sia estraro aŭ ĝenerala kunveno, kopii ĝin sur sia leterpapero kaj sendi ĝin (subskribitan de almenaŭ du respondeculoj de la asocio) senprokraste al nia kontaktadreso.

La asocioj kaj reprezentantoj kiuj partoprenis la londonan E-FAITH-semajnfinon de oktobro 2012 decidis proklami la jaron 2015 Eŭropa Jaro de Industria kaj Teknika Heredaĵo. Tio estas ekzakte 40 jarojn post la pionira 1975a Eŭropa Jaro de Arkitektura Heredaĵo. En 2013 la ideo estis transprenita kaj subtenata per raporto kaj rezulocio de la Parlamenta Asembleo de la Konsilio de Eŭropo.


 


Bonvolu helpu nin tradukante ĉi tiun paĝon al via lingvo.

 

 back to homepage
HOME



2015

European Industrial and Technical Heritage Year
Année européenne du patrimoine industriel et technique
Jahr des Industriellen und Technischen Erbes
Anno del Patrimonio Industriale e Tecnico Europeo
Año Europeo del Patrimonio Industrial y Técnico

>>  to the website of the Year