Skip to Content

Konsilio de Eŭropo

 

La Konsilio de Eŭropo estas internacia organizaĵo kiu stimulas kunlaboron inter ĉiuj landoj de Eŭropo rilate al leĝaj normoj, homaj rajtoj, demokrata disvolviĝo, juraj praktikoj kaj kultura kunlaboro, inkluzive de heredaĵo. Ĝi estis fondita en 1949 kaj havas 47 membro-ŝtatojn kun ĉirkaŭ 800 milionoj da civitanoj.

En rezolucio akceptita en Parizo je la 8a de marto 2013, la Asembleo de la Konsilio de Eŭropo aprobis serion da praktikaj rekomendoj al la membro-ŝtatoj cele al konservado de la eŭropa industria heredaĵo.
Por garantii ke tia protekto estas efektiva, la Asembleo proponis desegni eŭropan insignon por industria heredaĵo. Konforme al la konkludoj de la raportanto pri la temo, Ismeta Dervoz (Bosnio kaj Hercegovino, EPP/CD), la Asembleo ankaŭ invitis la Eŭropan Union kaj UNESKOn konsideri la eblon lanĉi, kune kun la Konsilio de Eŭropo, Eŭropan Jaron de Industria kaj Teknika Heredaĵo en 2015, kun referenco al la E-FAITH-kampanjo.

Vidu la raporton Industrial Heritage in Europe (Komitato pri Kulturo, Scienco, Edukado kaj Amaskomunikiloj), 15.02.2013, adoptita 08.03.2013 :

-> Angla versio
-> Franca versio

Vidu la adoptitan rezolucion, 1924 (2013) Fina versio, 08.03.2013, par. 3 kaj par. 5.2

-> Angla versio
-> Franca versio

 

 

 

 

 back to homepage
HOME



2015

European Industrial and Technical Heritage Year
Année européenne du patrimoine industriel et technique
Jahr des Industriellen und Technischen Erbes
Anno del Patrimonio Industriale e Tecnico Europeo
Año Europeo del Patrimonio Industrial y Técnico

>>  to the website of the Year