
E-FAITH
Kampanjo por :
Euxropa Jaro por la Industria kaj Teknika Heredajxo
MEMORANDO
La euxropaj asocioj okupigxantaj pri
industria heredajxo:
- konsiderante Rezolucion n°2, par. A-ii,
de la 2a Euxropa Konferenco de Ministroj respondecaj pri la arkitektura
heredajxo (Granada, 3-4 oktobro 1985), kiu volas plilargxigi la nocion
'heredajxo' por inkluzivi, i.a., teknikan kaj industrian heredajxon
- konsiderante Rezolucion n°3, par A.a,
de la 3a Euxropa Konferenco de Ministroj respondecaj pri la kultura heredajxo
(Malta, 16-17 januaro 1992), kiu petis ke la nocio 'heredajxo' estu prioritate
plilargxigata, precipe:
- indikante kategoriojn de heredajxo ne
suficxe aux ecx tute ne protektatajn;
- difinante specifajn kaj tauxgajn strategiojn
en tiu kampo;
- instigante al pli da konscio pri tiu
heredajxo cxe la euxropa publiko (kiel priskribita en par. C.b. de la
sama rezolucio)
- konsiderante Rezolucion n°2, par II.b,
de la 4a Euxropa Konferenco de Ministroj respondecaj pri la kultura heredajxo
(Helsinki, 30-31 majo 1996), klarigante ke strategioj favore al valora kultura
turismo povas pligrandigi la publikan aprezon de multaj aspektoj de la euxropa
kulturo, inkluzive de teknika kaj industria heredajxo
- konsiderante la Rekomendon N° R (90)
20 de la Komitato de Ministroj de la Konsilio de Euxropo rilate al
protekto kaj konservo de la teknika kaj industria heredajxo en Euxropo (13
septembro 1990) kiu atentigas, i.a., pri la neceso stimuli la publikajn konscion
kaj aprezon pri tiu heredajxo per kampanjoj celitaj al largxa publiko kaj
pere de turismo
- konsiderante la unikan kaj nerefuteblan kontribuon
de Euxropo al la kresko de la moderna industria kaj teknika socio
- konsiderante la gravecon de la movebla kaj
nemovebla teknika kaj industria heredajxo kaj la multnombrajn dangxerojn kiuj
minacas gxin
- konsiderante la gravecon de la Euxropa Jaro
de la Arkitektura Heredajxo (1975) kaj de iniciatoj kiel la Euxropaj Tagoj
de Malfermitaj Monumentoj por atentigi pri la konservado de monumentoj
La euxropaj asocioj okupigxantaj pri industria
heredajxo petas la Konsilion de Euxropo, la Euxropan Union, la membro- sxtatojn,
kaj la Internaciajn Organizojn aktivantajn pri studado, protekto kaj stimulo
de la publika aprezo de la heredajxo:
- iniciati largxan kampanjon por stimuli konscion
kaj aprezon cxe la publiko, la publikaj instancoj kaj la neregistaraj organizoj,
pri la urgxa bezono savi la teknikan kaj industrian heredajxon de Euxropo,
kaj atribui al gxi la signifon kiun gxi meritas surbaze de gxia historia kaj
scienca graveco, kaj pro la eblecoj kiun gxi donas por komprenigi la socian
kaj ekonomian evoluon de niaj landoj
La euxropaj asocioj okupigxantaj pri industria
heredajxo proponas:
- ke kampanjo por Euxropa Jaro de Industria
and Teknika Heredajxo estu lancxata.
Se via organizo subtenas cxi tiun memorandon,
bonvolu kopii gxin sur via leterpaperon kaj resendi la kopion, datitan kaj subskribitan
de viaj reprezentantoj, al:
Provizora Sekretariejo de la Kampanjo
'Euxropa Jaro por la Industria kaj Teknika Heredajxo'
c/o Flandra Asocio por Industria Arkeologio
P.O. Box 30
B-9000 Gent-12
Belgio
Fakso (+32)56.255173
